KAEST 2018

KAEST 2018



18 Oct 17:00 - 21 Oct 20:00 - Modra
Modra

Route

KAEST -> Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko

Ĉi-jare KAEST festas sian 40-jariĝon! La evento unuafoje okazis en la jaro 1978 (en la urbo Žilina).

La ĉeftemo de KAEST 2018 estas: “Evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko”.

La aranĝon gastigos la malgranda slovaka urbeto Modra-Harmónia, nur 30 km de la ĉefurbo Bratislava kaj 90 km de Vieno.

La programo konsistos el kelkaj partoj:
- Prelegoj (en du paralelaj blokoj – ĉeftemaj kaj alitemaj)



- Trejnado (Vikipedio, komputila laboro, metiejoj ks.)
- Fakaj diskutoj (pri certa temo)
- Vespera (neformala) programo (vingustumado, filmo-prezento, diskutoj, ks.)
- Ekskurso (laŭ interkonsento kaj mendoj)

E@I-teamo invitas vin ĉiujn – ĉu aliĝi kaj prelegi aŭ simple aliĝi kaj ĉeesti en KAEST 2018. Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu!

Kaj kion signifas partopreni en KAEST? Simple ĝui prelegojn, prezentojn, diskuti pri scienco kaj tekniko, praktike ekzerci, utiligi novakiritajn sciojn.



© 2018 Siguez